| 
 | 
	
		| www.CDELI.org | Eventoj en CDELI | Français 
   
		
		| =   Bibliografio de Esperanto kaj Interlingvistiko   = 
 
 |   
	
		| 
					
						| Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia, Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds
 
 
 
 Eventoj de CDELI
 
 
 | 
		
		
		
		
				
		
		
				
		
		
		
		
		
		| 
 
Konstantaj eventoj:
			
									La sabatoj de CDELI - studo kaj praktikado de Esperanto
									organizitaj de CDELI por la lernantoj uzantaj la perkorespondan kurson,
 partoprenantoj de la vesperaj kursoj, lernejanoj, memlernantoj.
 
 Loko: 
									 - Bibliothèque de la Ville
 La Chaux-de-Fonds, rue du Progrès 33
 |  2017 | 2018 | 2019
 2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013 | 2014 | 2015 | 2016
 
 
 
 | 
		
		
		
		
				
		
		
				
		
		
		
	| Venontaj eventoj: 
 |  
					 
					 | 
						
						
						
							
							
							Pliaj informoj, detaloj: tie (pdf)
									| Pedagogia Studsabato de
 Claude Gacond
 pri siaj lernejaj instru-spertoj kaj
 pri la efiko de la didaktika instru-afiŝaro,
 
 
   |  |  
								| okazonta sabate, la 2-an de novembro 2019, 10h-16h30.
 
 Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI)
 Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds.
 
 Por instruantoj, esperanto-progresantoj kaj instru-interesatoj.
 |  |  
 
 | Pasintaj eventoj: 
 |  
					 
					 | 
						
						
						
						
							
							
									| Kultura Sabato de la
 Asocio Amikoj de CDELI
 kun
 Claude Gacond kaj Stefano Keller,
 la 7-an de septembro 2019
 en CDELI ĉe la Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds.
 
 |  
							
							 
   
Prelego franclingva (kun resumoj esperantlingvaj) de Claude Gacond pri la ĵurnalisma aktiveco de Hector Hodler dum la unua mondmilito,
 en la semajna revuo "La Voix de l'Humanité".
 Tiam li alvokis (kun granda influo) por la kreo de
 Ligo de Nacioj.
 
 
   
 Prezentado de Stefano Keller pri la laboro de UEA
 ĉe la posteulo de la Ligo de Nacioj:
 Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.
 
 
 
 Pliaj informoj, detaloj: tie (pdf)
 |  
 
 
 
 
					 
					 | 
							2017: CDELI 60-jara
							
													
							Festo de la 60-jariĝo de CDELI - 30.09.-01.10.2017
							
													
													
Biblioteko de la Urbo, La Chaux-de-Fonds, Strato Progrès 33 (sa. 30.09.2017)
Hotelo Von Bergen, La Sagne (di. 01.10.2017)
 
Sabate, 30-an de septembro:
 10h00:	Malfermo de la Biblioteko. Akcepto de la festantoj
 
 10h30: 	Ekfestado en la Aŭlo (en français / en esperanto):
 1. Konciza historia prezento de CDELI fare de Stefano Keller
 2. Salutaj vortoj de aŭtoritatuloj kaj de alilandaj gastoj
 3. Spektaklo de gelernantoj el la Granda Ursino (Ecole la Grande Ourse)
 4. Claude Gacond parolas pri la efiko de esperanto favore al lingvoinstruado, kaj al persona riĉiĝo por kunlaborantoj de CDELI.
 
 Aperitivo en la koridoro kaj eblo akiri librojn en la CDELI-salono.
 
 12h00: Foriro al komuna tagmanĝo en la restoracio Ital'Panini.
 
 14h00: Prelegoj en esperanto, en la Aŭlo:
 5. Tomasz Chmielik (verkisto kaj instruanto ĉe Universitato Adam Mickiewicz [UAM], Poznano, PL).
 6. Dr. Zorana Sokolovska (Institut de plurilinguisme, Université de Fribourg): "Langues et imaginaire (inter)national: le cas de l'espéranto".
 
 16h00: Teumo
 
 17h00: Lumbilda rememorigo pri ĉiuj kunlaborintoj de la pasintaj 60 jaroj de CDELI.
 
 18h00: Foriro al komuna vespermanĝo en la restoracio Tour Espacité
 
 20h00:	Recitalo: 'Esperanto en muziko' - fare de Elisabeth de Mestral, kun piano-akompano de Lorris Sevhonkian en la salono Faller de la Muzika Konservatorio de La Chaux-de-Fonds.
 
 Dimanĉe, 1-an de oktobro:
 
 10h00:	Renkontiĝo en la kunvensalono de la Hotelo Von Bergen, La Sagne
 
 10h30:	Amikaj, rememorigaj momentoj historiaj.
 Interalie, Claude Gacond rakontos pri la komenco de sia esperanto-aktiveco, kondukinta al la fondo de CDELI.
 
 12h00: Tagmanĝo: fonduo aŭ menuo surloke elektita.
 
 15h00: Vizito al la muzeeto de la vilaĝo, kie Claude Gacond prezentos la kamparanan ĉambron, kiun li starigis dum sia gvidado de tiu muzeo. http://www.mls1880.ch
 
 16h00: Konkludo en la Hotelo Von Bergen.
 
 
							
					
					
					
					
					Alia okazinta festa evento: 
					
					
					
						Stud- kaj preleg-sabato, 18a de marto 2017 |  
		| 
 
 
 
			
									
									
Kultura vespero de la Amikoj de CDELI
Vendrede, la 19an de aŭgusto 2016, 18h30 - 21h
 
 
 
	
	
	|  | Bernhard TUIDER, gvidanto de la bibliotekista teamo en la Kolekto por Planlingvoj (eo, de, en) kaj Esperantomuzeo (eo, de, en) de la Aŭstria Nacia Biblioteko,
 fine de sia semajna esplorlaboro en CDELI, La Chaux-de-Fonds, prelegos pri la temo:
 "Kolekto por Planlingvoj de la Esperantomuzeo,
 historio kaj evoluo, havaĵo, celoj kaj nunaj projektoj"
 Venu profiti la okazon por renkonti lin vendrede, 19an de aŭgusto 2016, ekde la 18h30, dum amika vespero kun vespermanĝo,
 kaj sekve, ekde la 19h45, ĉeesti lian prezentadon!
 Loko: Restoracio Ganesha, Rue Daniel-Jeanrichard 14,
 La Chaux-de-Fonds, Svislando.
 |  Detalaj informoj, kontakto
 
 |  | 
 
 
 |  
	
		| 
					
									
																	
								
Esperanto-Tago, tago de lingva justeco
26-a de julio 2016
Informagado en La Chaux-de-Fonds, Svislando, organizita de laAsocio Amikoj de CDELIkun la subteno de Svisa Esperanto-Societo→ Fotoj |  |  | 
 
 
 |  
		| 
 
			
									
									Asembleo de la Asocio Amikoj de CDELI
									sabate, la 5-an de marto 2016, ekde 10h30.
 
 
 
			
						
Prelegantoj kaj temoj de la kultura programo   
 
 
	
		| 1. Claude GACOND: Ĉu esperanto progresis?
 |  
		|  Claude Gacond estas (i.a.) la kreinto de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI),  prezidanto de la Asocio Amikoj de CDELI. 
 Ĉu esperanto progresas? Jen ripetata demando fare de ne-esperantistoj. Claude Gacond, eklerninta la lingvon en 1946, raportos pri siaj spertoj kaj travivaĵoj dum 70-jara esperanto-vivo. Kio ŝanĝiĝis, kio stagnas, kio progresis? Pri tio li donos siajn impresojn. Liaj konoj etnologiaj kaj natursciencaj helpis lin objektivigi la interlingvistikajn fenomenojn de esperanto mem kaj de la esperantismo. Vidon de optimisto li akiris.  |  
 
	
		| 2.	Mireille GROSJEAN: ILEI, tutmonda Ligo kun gigantaj taskoj
 |  
		|  Mireille Grosjean estas prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj  kun-prezidanto de Svisa Esperanto-Societo (SES). 
 Unua tasko de ILEI estas lertigado kaj diplomigo de geinstruistoj, por "liveri" ilin al la movado, provizi la movadon... Pro la variaj lokaj kondiĉoj, pro la malnoviĝo de la lernolibroj, pro la rapidega evoluo de la teknikaj helpiloj, jam tiu tasko estas malfacila. Temos ankaŭ pri Internacia Pedagogia Revuo, Juna Amiko, konferencoj, eldonoj, projektoj. |  
 
	→ PDF-versio
		| 3.	Nicole MARGOT: Pri Etnismo kaj etnaj liberecoj
 |  
	
	
	
		|  Nicole Margot estas vicprezidantino de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) kaj redaktisto de la revuo Etnismo. 
 Ni ekscios kiam kaj kial kreiĝis Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj. Ni rapide vidos la celojn de IKEL kaj la Deklaracion por Etnista humanismo, kiu precizigis la teorian bazon de tiu agado. Per kelkaj vortoj ni provos kompreni kion signifas etnoj kaj etnismo por IKEL. Redakti esperantan revuon: la redaktistino de Etnismo rakontos pri siaj diversaj taskoj. Eblecoj, limoj kaj loko de tia agado en Esperantio.
 |  |  | 
 
 |  
		| ↑ Paĝsupro ↑ | 2017 | 2018 | 2019 2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013 | 2014 | 2015 | 2016
 
 
 
 
 |  | 
 |  
		| 
 
 Gaconda Metodo: Kleriĝo pri la utiligo de la Didaktika afiŝaro
 Prelegserio de Claude Gacond.
 
 Venontaj datoj: 2015 - februaro 7, junio 6.
 Okazintaj: 2014 - aprilo 5, majo 3, decembro 6.
 
 → 
Afiŝo: programanonco, aliĝo
 
 
 |  | 
 |  
		| ↑ Paĝsupro ↑ | 2017 | 2018 | 2019 2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013 | 2014 | 2015 | 2016
 
 
 
 
 
		 Kultura semajnfino de CDELI kun
 André CHERPILLOD.
 
 Je sabato-dimanĉo,
 6-a kaj 7-a de septembro 2014,
 en La Chaux-de-Fonds kaj La Sagne,
 Svislando.
 
 Prelegtemoj:
 1. La eksterordinara diverseco de la lingvoj.
 2. Gaston Waringhien, la lumturo de Esperanto.
 3. De mazdaismo al katarismo: la dualismaj religioj.
 
 → Detala programo .pdf | .docx | .doc | .rtf
 Libroj de André Cherpillod → en la Libroservo de CDELI
 (je 2014 aŭgusto 22, listo en pdf. La cifero post la titolo indikas la kvanton da tiu libro en nia stoko).
 
 |  | 
 
 |  
		| 
 Gaconda Metodo: 
 Kleriĝo pri la utiligo de la Didaktika afiŝaro
 Prelegserio de 3 Kulturaj Sabatoj.
 
 2014 aprilo 5, majo 3, decembro 6.
 
 
 
  Speciala gastpreleganto de la evento je majo 3: Prof. dr Ilona Koutny,
 Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj kaj de la Finn-Ugra Katedro en Universitato Adam Mickiewicz (UAM), Poznano, Pollando, kiu
 alterne kun la prelego de Claude Gacond pri la Didaktitka Afiŝaro
 prelegos pri jenaj temoj:
 
 
1) Universitata formado de esperanto-instruistoj. Unika oferto de la Interlingvistikaj Studoj de UAM
La prelego skizos kion devas scii bona kaj kvalifikita instruisto de esperanto kaj kiel eblas tion akiri. La prelegantino - iama studentino kaj posteulo de prof. István Szerdahelyi en la Esperanto-fako de la ELTE universitato en Budapeŝto, fondinto de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) - prezentos la universitatan instruadon de interlingvistiko kaj esperantologio en UAM kaj kadre de ĝi la specialan instruistan trejnadon. | Vidu filmeton pri la prelego en nia Filmarkivo!
 
2) Instruado de vortoprovizo. La uzo de temvortaroj
→ 
Afiŝo, programanoncoLa vortoprovizo plej efike instrueblas kaj lerneblas en temgrupoj. La prelegantino - lingvisto, leksikografo kaj lingvoinstruistino - prilumos diversajn rilatojn inter la vortoj kaj kiel tion temvortaroj povas prezenti. Interesaj leksikaj kaj komunikaj ekzercoj estos proponataj.
 
 
 |  | 
 |  
		| ↑ Paĝsupro ↑ | 2017 | 2018 | 2019 2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013 | 2014 | 2015 | 2016
 
 
 
 
 
			
									
									
 Detala programo: en pdf
 
 Prelegoj:
 
| 
 
d-ro Christoph KLAWE: Impresoj kaj esploroj pri la romano 
"Kiel akvo de l' rivero" de Raymond Schwartz. (pdf)
 |  |  | 
 |  
		| ↑ Paĝsupro ↑ | 2017 | 2018 | 2019 2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013 | 2014 | 2015 | 2016
 
 
 
 
 
			
									
									
 - Biblioteko de la Urbo
 La Chaux-de-Fonds, rue du Progrès 33
 27-29 aŭgusto 2011
 
							
								| INSTRUI - DOKUMENTI - ORGANIZI |  
								|   |   |  
							| Fest-libro por la 80a naskiĝ-tago de→ Enhavtabelo, mendoClaude GACOND
 |  |  | 
 |  
		| ↑ Paĝsupro ↑ | 2017 | 2018 | 2019 2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013 | 2014 | 2015 | 2016
 
 
 
 
 
			
									
									
 - Biblioteko de la Urbo
 La Chaux-de-Fonds, rue du Progrès 33
 Sabaton, la 7-an de novembro 2009
 
 
 ↑ Paĝsupro ↑ | 2017 | 2018 | 2019
 2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013 | 2014 | 2015 | 2016
 
 
 
 | 
 
 
 
 
 © Stefano Keller 2008-2019 | www.CDELI.org | Retejo de la Asocio Amikoj de CDELI | Paĝsupro ↑ 
Eventoj en CDELI | Français
 
 | 
 |  |  |  |