|
La informadika CDELI-katalogo estas parto de la katalogo "Neuchâtel et Jura", kiu mem estas parto de la pli granda katalogo RERO (réseau romand = romanda reto) www.rero.ch.
Klaku sur la suban bildon por eniri la RERO-retejon kaj plulegu niajn konsilojn ĉi sube:
Komencu per simpla serĉo ("Recherche simple", "Einfache Suche", "Basic search"), skribante en la kadron kelkajn simplajn vortojn (aŭ nur unu vorton, se gi ne estas tre ofta). Atentu! Ne sufiĉas skribi nur komencon de vorto, necesas skribi la vorton komplete.
Se ni tajpas en la kadro la nuran vorton "cdeli", tiam ni ricevas ĉiujn CDELI-noticojn ĝis nun katalogitajn, t.e. nun (pli ol 5000 fine de decembro 2009). Sed ni prenu precizan ekzemplon: Ni imagu, ke ni interesiĝas pri la paroladoj de Zamenhof. En la kadro ni skribu la vortojn: zamenhof paroladoj (ne gravas la ordo de la vortoj, nek la majuskloj). Ni ricevas 5 respondojn. Ni supozu, ke ni interesiĝas pli precize pri la verko Historio de esperanto kun la paroladoj... (Dresden, 1923). Tiam ni alklakas "cotes et exemplaires" kaj ricevas sciigojn pri 3 ekzempleroj, du estas ne prunteblaj (sed konsulteblaj nur surloke): Li PB 14 kaj Li PB 14 b, unu estas pruntebla: ESP-P / Br 95.
Ne forgesu, ke la informadika katalogo entenas nur parton de la CDELI-kolektoj. La resto estas slipare konsultebla surloke, en la CDELI-salono.
La bibliotekistino de CDELI, Martine Schneller, estas rete kontaktebla por doni, okaze de neceso, pliajn informojn koncerne al la konsulto de la katalogo RERO. Jen ŝia retadreso: martine.schneller(ĉe)ne.ch.
|