Eventoj, aktivecoj en CDELI. Prelegoj, seminarioj, kolokvoj, studoj, festadoj. Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia, Biblioteko de la Urbo, La Chaux-de-Fonds, Svislando. www.cdeli.org - Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale, CDELI

La retejo de CDELI
en Esperanto:
CDELI
Historio
Statuto
Asocio Amikoj de CDELI
Esperanto-Amikaro de CDELI
Kontakto
Arkivaĵoj
Periodaĵoj
Filmoj, videoj
Sonarkivoj
Diversaj
Servoj
Katalogo RERO
Libroservo
Brokanta servo
Aktivecoj
Sabatoj de CDELI
→ Eventoj ←
Studoj

Le site du CDELI en français:
CDELI
Histoire
Statuts
Association Amis du CDELI
Amis espérantophones du CDELI
Contacts
Archives
Périodiques
Films et vidéos
Archives sonores
Archives diverses
Services
Catalogue RERO
Service de librairie
Service de brocante
Activités
Les samedis du CDELI
Evénements
Etudes


www.CDELI.org | Eventoj en CDELI | Français

www.cdeli.org - Site de l'Association des Amis du CDELI | Retejo de la Asocio Amikoj de CDELI
=   Bibliografio de Esperanto kaj Interlingvistiko   =

Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia,
Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds




  Eventoj de CDELI  


Konstantaj eventoj:

La sabatoj de CDELI - studo kaj praktikado de Esperanto
organizitaj de CDELI por la lernantoj uzantaj la perkorespondan kurson,
partoprenantoj de la vesperaj kursoj, lernejanoj, memlernantoj.

Loko: CDELI - Bibliothèque de la Ville
La Chaux-de-Fonds, rue du Progrès 33

2017 | 2018 | 2019
2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013 | 2014 | 2015 | 2016


Venontaj eventoj:

Pedagogia Studsabato
de
Claude Gacond
pri siaj lernejaj instru-spertoj kaj
pri la efiko de la didaktika instru-afiŝaro,


Pensveturilo. Didaktika afiŝaro de Claude Gacond
Claude Gacond laboranta pri sia instrumetodo de Esperanto (Gaconda Metodo), oktobro 2005 (fotis Stefano Keller)

okazonta sabate, la 2-an de novembro 2019, 10h-16h30.

Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI)
Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds.


Por instruantoj, esperanto-progresantoj kaj instru-interesatoj.

Pliaj informoj, detaloj: tie (pdf)


Pasintaj eventoj:

Kultura Sabato
de la
Asocio Amikoj de CDELI
kun
Claude Gacond kaj Stefano Keller,
la 7-an de septembro 2019
en CDELI ĉe la Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds.



Claude_Gacond

Prelego franclingva (kun resumoj esperantlingvaj) de Claude Gacond
pri la ĵurnalisma aktiveco de Hector Hodler dum la unua mondmilito, en la semajna revuo "La Voix de l'Humanité".
Tiam li alvokis (kun granda influo) por la kreo de
Ligo de Nacioj.




Stefano Keller, UEA

Prezentado de Stefano Keller pri la laboro de UEA
ĉe la posteulo de la Ligo de Nacioj:
Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.





Pliaj informoj, detaloj: tie (pdf)




2017: CDELI 60-jara

Festo de la 60-jariĝo de CDELI - 30.09.-01.10.2017
Biblioteko de la Urbo, La Chaux-de-Fonds, Strato Progrès 33 (sa. 30.09.2017)
Hotelo Von Bergen, La Sagne (di. 01.10.2017)


Sabate, 30-an de septembro:

10h00: Malfermo de la Biblioteko. Akcepto de la festantoj

10h30: Ekfestado en la Aŭlo (en français / en esperanto):
1. Konciza historia prezento de CDELI fare de Stefano Keller
2. Salutaj vortoj de aŭtoritatuloj kaj de alilandaj gastoj
3. Spektaklo de gelernantoj el la Granda Ursino (Ecole la Grande Ourse)
4. Claude Gacond parolas pri la efiko de esperanto favore al lingvoinstruado, kaj al persona riĉiĝo por kunlaborantoj de CDELI.

Aperitivo en la koridoro kaj eblo akiri librojn en la CDELI-salono.

12h00: Foriro al komuna tagmanĝo en la restoracio Ital'Panini.

14h00: Prelegoj en esperanto, en la Aŭlo:
5. Tomasz Chmielik (verkisto kaj instruanto ĉe Universitato Adam Mickiewicz [UAM], Poznano, PL).
6. Dr. Zorana Sokolovska (Institut de plurilinguisme, Université de Fribourg): "Langues et imaginaire (inter)national: le cas de l'espéranto".

16h00: Teumo

17h00: Lumbilda rememorigo pri ĉiuj kunlaborintoj de la pasintaj 60 jaroj de CDELI.

18h00: Foriro al komuna vespermanĝo en la restoracio Tour Espacité

20h00: Recitalo: 'Esperanto en muziko' - fare de Elisabeth de Mestral, kun piano-akompano de Lorris Sevhonkian en la salono Faller de la Muzika Konservatorio de La Chaux-de-Fonds.

Dimanĉe, 1-an de oktobro:

10h00: Renkontiĝo en la kunvensalono de la Hotelo Von Bergen, La Sagne

10h30: Amikaj, rememorigaj momentoj historiaj.
Interalie, Claude Gacond rakontos pri la komenco de sia esperanto-aktiveco, kondukinta al la fondo de CDELI.

12h00: Tagmanĝo: fonduo aŭ menuo surloke elektita.

15h00: Vizito al la muzeeto de la vilaĝo, kie Claude Gacond prezentos la kamparanan ĉambron, kiun li starigis dum sia gvidado de tiu muzeo. http://www.mls1880.ch

16h00: Konkludo en la Hotelo Von Bergen.




Alia okazinta festa evento:
Stud- kaj preleg-sabato, 18a de marto 2017



Kultura vespero de la Amikoj de CDELI
Vendrede, la 19an de aŭgusto 2016, 18h30 - 21h

Bernhard TUIDER
Bernhard TUIDER, gvidanto de la bibliotekista teamo en la
Kolekto por Planlingvoj (eo, de, en) kaj Esperantomuzeo (eo, de, en) de la Aŭstria Nacia Biblioteko,
fine de sia semajna esplorlaboro en CDELI, La Chaux-de-Fonds, prelegos pri la temo:
"Kolekto por Planlingvoj de la Esperantomuzeo,
historio kaj evoluo, havaĵo, celoj kaj nunaj projektoj"

Venu profiti la okazon por renkonti lin vendrede, 19an de aŭgusto 2016, ekde la 18h30, dum amika vespero kun vespermanĝo,
kaj sekve, ekde la 19h45, ĉeesti lian prezentadon!
Loko: Restoracio Ganesha, Rue Daniel-Jeanrichard 14,
La Chaux-de-Fonds, Svislando.

Detalaj informoj, kontakto



Esperanto-Tago, tago de lingva justeco
26-a de julio 2016

Informagado en La Chaux-de-Fonds, Svislando, organizita de la

Asocio Amikoj de CDELI

kun la subteno de Svisa Esperanto-Societo

Fotoj




Asembleo de la Asocio Amikoj de CDELI
sabate, la 5-an de marto 2016, ekde 10h30.


Prelegantoj kaj temoj de la kultura programo

1. Claude GACOND:
Ĉu esperanto progresis?

Claude GACOND preleganta en CDELI, 2015 januaro. Foto de Stefano KELLER Claude Gacond estas (i.a.) la kreinto de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI), prezidanto de la Asocio Amikoj de CDELI.

Ĉu esperanto progresas? Jen ripetata demando fare de ne-esperantistoj. Claude Gacond, eklerninta la lingvon en 1946, raportos pri siaj spertoj kaj travivaĵoj dum 70-jara esperanto-vivo. Kio ŝanĝiĝis, kio stagnas, kio progresis? Pri tio li donos siajn impresojn. Liaj konoj etnologiaj kaj natursciencaj helpis lin objektivigi la interlingvistikajn fenomenojn de esperanto mem kaj de la esperantismo. Vidon de optimisto li akiris.


2. Mireille GROSJEAN:
ILEI, tutmonda Ligo kun gigantaj taskoj

Mireille GROSJEAN, ILEI, parolanta dum la 100a UK en Lillo, 2015. Mireille Grosjean estas prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj kun-prezidanto de Svisa Esperanto-Societo (SES).

Unua tasko de ILEI estas lertigado kaj diplomigo de geinstruistoj, por "liveri" ilin al la movado, provizi la movadon... Pro la variaj lokaj kondiĉoj, pro la malnoviĝo de la lernolibroj, pro la rapidega evoluo de la teknikaj helpiloj, jam tiu tasko estas malfacila. Temos ankaŭ pri Internacia Pedagogia Revuo, Juna Amiko, konferencoj, eldonoj, projektoj.


3. Nicole MARGOT:
Pri Etnismo kaj etnaj liberecoj

Nicole MARGOT, IKEL/Etnismo, en Unuiĝintaj Nacioj, Ĝenevo, 2015 Nicole Margot estas vicprezidantino de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) kaj redaktisto de la revuo Etnismo.

Ni ekscios kiam kaj kial kreiĝis Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj. Ni rapide vidos la celojn de IKEL kaj la Deklaracion por Etnista humanismo, kiu precizigis la teorian bazon de tiu agado. Per kelkaj vortoj ni provos kompreni kion signifas etnoj kaj etnismo por IKEL. Redakti esperantan revuon: la redaktistino de Etnismo rakontos pri siaj diversaj taskoj. Eblecoj, limoj kaj loko de tia agado en Esperantio.

PDF-versio


Paĝsupro ↑ | 2017 | 2018 | 2019
2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013 | 2014 | 2015 | 2016



Asembleo de la Asocio Amikoj de CDELI
sabate, la 28-an de novembro 2015, ekde 10h30.

Invito al la membroj de la Amikaro de CDELI,
al kursanoj, esplorantoj kaj vizitantoj de CDELI.
Kunvoka letero (tagordo, prelegoj)
Protokolo de la Asembleo de la
Asocio Amikoj de CDELI (28 marto 2015)

Bonvenon kaj
dankon por ĉies subteno - IBAN: CH57 0900 0000 1022 7495 0


Kultura parto de la programo:
(La prelegojn akompanintaj prezentaĵoj troviĝas sur la paĝo
Kulturaj Kajeroj de la Asocio Amikoj de CDELI)
.

1. Martine Schneller:
Kiel trafe uzi la informadikan katalogon?
Martine Schneller

2. Richard Schneller:
La esperanto-kolekto Karl Jost
en Zentralbibliothek Zürich.
Foto de Richard Schneller

3. Stefano Keller:
Kunkreskintaj ĝemeloj.
Stefano Keller

4. Claude Gacond:
Kultura maturiĝo esperantlingva.

(Tiu ĉi prelego ne okazis pro tempomanko)
Claude Gacond, fotita de Stefano Keller



Claude Gacond preleganta en CDELI, 2014 majo 03 - klaku por grandigi la foton (nova fenestro) - cliquer pour agrandir la photo (nouvelle fenêtre) Gaconda Metodo:
Kleriĝo pri la utiligo de la Didaktika afiŝaro

Prelegserio de Claude Gacond.

Venontaj datoj: 2015 - februaro 7, junio 6.
Okazintaj: 2014 - aprilo 5, majo 3, decembro 6.

Afiŝo: programanonco, aliĝo


Paĝsupro ↑ | 2017 | 2018 | 2019
2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013 | 2014 | 2015 | 2016



André Cherpillod - klaku por grandigi la foton (nova fenestro) - cliquer pour agrandir la photo (nouvelle fenêtre) Kultura semajnfino de CDELI
kun
André CHERPILLOD.


Je sabato-dimanĉo,
6-a kaj 7-a de septembro 2014,
en La Chaux-de-Fonds kaj La Sagne,
Svislando.

Prelegtemoj:
1. La eksterordinara diverseco de la lingvoj.
2. Gaston Waringhien, la lumturo de Esperanto.
3. De mazdaismo al katarismo: la dualismaj religioj.


→ Detala programo .pdf | .docx | .doc | .rtf
Libroj de André Cherpillod → en la Libroservo de CDELI
(je 2014 aŭgusto 22, listo en pdf. La cifero post la titolo indikas la kvanton da tiu libro en nia stoko).


Claude Gacond preleganta en CDELI, 2014 majo 03 - klaku por grandigi la foton (nova fenestro) - cliquer pour agrandir la photo (nouvelle fenêtre)
Gaconda Metodo:

Kleriĝo pri la utiligo de la Didaktika afiŝaro

Prelegserio de 3 Kulturaj Sabatoj.

2014 aprilo 5, majo 3, decembro 6.


Prof. dr. Ilona Koutny, Interlingvistikaj Studoj, Finn-Ugra Katedro, Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, Pollando - cliquer pour agrandir la photo (nouvelle fenêtre) Speciala gastpreleganto de la evento je majo 3:
Prof. dr Ilona Koutny,
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj kaj de la Finn-Ugra Katedro en Universitato Adam Mickiewicz (UAM), Poznano, Pollando, kiu

alterne kun la prelego de Claude Gacond pri la Didaktitka Afiŝaro
prelegos pri jenaj temoj:

1) Universitata formado de esperanto-instruistoj. Unika oferto de la Interlingvistikaj Studoj de UAM
La prelego skizos kion devas scii bona kaj kvalifikita instruisto de esperanto kaj kiel eblas tion akiri. La prelegantino - iama studentino kaj posteulo de prof. István Szerdahelyi en la Esperanto-fako de la ELTE universitato en Budapeŝto, fondinto de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) - prezentos la universitatan instruadon de interlingvistiko kaj esperantologio en UAM kaj kadre de ĝi la specialan instruistan trejnadon. | Vidu filmeton pri la prelego en nia Filmarkivo!

2) Instruado de vortoprovizo. La uzo de temvortaroj
La vortoprovizo plej efike instrueblas kaj lerneblas en temgrupoj. La prelegantino - lingvisto, leksikografo kaj lingvoinstruistino - prilumos diversajn rilatojn inter la vortoj kaj kiel tion temvortaroj povas prezenti. Interesaj leksikaj kaj komunikaj ekzercoj estos proponataj.

Afiŝo, programanonco


Paĝsupro ↑ | 2017 | 2018 | 2019
2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013 | 2014 | 2015 | 2016



Festado de la 125- jariĝo de Esperanto
je sabato, la 1-a de septembro 2012,
en La Chaux-de-Fonds


Detala programo: en pdf

Prelegoj:

  • d-ro Christoph KLAWE: Impresoj kaj esploroj pri la romano
    "Kiel akvo de l' rivero" de Raymond Schwartz. (pdf)


Paĝsupro ↑ | 2017 | 2018 | 2019
2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013 | 2014 | 2015 | 2016



Festo honore al Claude Gacond 80-jariĝinta,
iniciatinto, fondinto kaj gvidanto de la planlingva arkivejo
Centro de Dokumentado kaj de Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI)


CDELI - Biblioteko de la Urbo
La Chaux-de-Fonds, rue du Progrès 33
27-29 aŭgusto 2011

INSTRUI - DOKUMENTI - ORGANIZI

Fest-libro por la 80a naskiĝ-tago de Claude GACOND (Enhavtabelo, mendo) Fest-libro por la 80a naskiĝ-tago de Claude GACOND (Enhavtabelo, mendo)

Fest-libro por la 80a naskiĝ-tago de
Claude GACOND

Enhavtabelo, mendo

Paĝsupro ↑ | 2017 | 2018 | 2019
2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013 | 2014 | 2015 | 2016



Kultura Festo honore al L. L. Zamenhof
naskiĝinta antaŭ 150 jaroj (programo en pdf)


CDELI - Biblioteko de la Urbo
La Chaux-de-Fonds, rue du Progrès 33
Sabaton, la 7-an de novembro 2009



Paĝsupro ↑ | 2017 | 2018 | 2019
2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013 | 2014 | 2015 | 2016






Google
www www.cdeli.org

© Stefano Keller 2008-2019 | www.CDELI.org | Retejo de la Asocio Amikoj de CDELI | Paĝsupro ↑
Eventoj en CDELI | Français