CDELI
Histoire
Statuts
Association Amis du CDELI
Amis espérantophones du CDELI
Contacts
Archives
Périodiques
Films et vidéos
Archives sonores
Archives diverses
Services
Catalogue RERO
Service de librairie
Service de brocante
Activités
Les samedis du CDELI
Evénements
Etudes
La retejo de CDELI en Esperanto

www.CDELI.org | Amis espérantophones du CDELI | Esperanto

www.cdeli.org - Site de l'Association des Amis du CDELI | Retejo de la Asocio Amikoj de CDELI

Centre de Documentation et d'Etude
sur la Langue Internationale
Bibliothèque de la Ville, La Chaux-de-Fonds, Suisse


Esperanto-Amikaro de CDELI

Alvoko | Kiel kontribui

A L V O K O :
Ni reale ekzistu!
Kreo de Esperanto-amikaro de CDELI

Elŝutebla versio: Esperanto-Amikaro_de_CDELI_Alvoko.pdf (pdf)

Nuna situacio de CDELI

La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia = CDELI - en la franca Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale - estas fako de la Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds. Ĝi fariĝis institucio mondkonata kaj frekventata de universitataj esploristoj kaj de interesatoj el ĉiuj tendencoj planlingvistikaj, do ne nur de esperantistoj. Atesto pri tiu famiĝo en la esperanta medio ekzemple troveblas en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, kie CDELI estas listigita en la rubriko Mallongigoj de institucioj, kaj tio eĉ escepte en la franca lingvo mem (Vidu PIV, jaroj 2002 kaj 2005, paĝo 1261-a).

La aŭtoritatoj de La Chaux-de-Fonds kaj de la Biblioteko de la Urbo konscias pri tiu graveco. Tion ili videbligis per la situo de la salono de CDELI en prestiĝa loko centre de la biblioteko super la freska kunvenejo Charles Humbert. Aparta sonorilo ĉe la biblioteka enirejo faciligas la akcepton de vizitantoj kaj kunlaborantoj ekster la laborhoraro de la Biblioteko. La libroj, periodaĵoj kaj dokumentoj estas konservataj en koridora vico da movbretaroj. Por la organizo de kulturaj aranĝoj, kiam la kunvenejo de la biblioteko ne sufiĉas, tiam klasejoj kaj aŭlo de la najbara lernejo estas je dispono. Sub la aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo kaj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj tiu favora situacio faciligas la organizon de kulturaj kaj studaj renkontoj klerigaj por la praktikantoj de esperanto.

Nuna problemo

Salajrita bibliotekisto zorgas pri la katalogado de la libraro de CDELI je la kondiĉo, ke tiun funkciulon helpu kompetentaj bonvoluloj. Dum la kvindekjara vivo de CDELI plurfoje okazis portempa interrompo de tiu aktiveco, kiam bibliotekisto emeritiĝis aŭ migris al alia institucio. Tuj interrompoj pli malpli longaj ĉiam okazigis pozitivan reekzamenon de la bezonoj de CDELI.

La nuna ege kompetenta bibliotekistino de CDELI, s-ino Martine Schneller, estis bedaŭrinde emeritigita fine de 2007 pro atingo de sia 62-a jaraĝo. Fakte la kaŭzo de tiu tro frua emeritigo de funkciuloj atingintaj tiun aĝon rezultas de ŝpara politiko celanta redukton de la ŝuldoj de la stato Neuchâtel kaj de la komunumo La Chaux-de-Fonds. La bibliotekistino de CDELI do ne estas la sola suferanto de tiu peniga situacio. Kiel ŝi aliaj funkciuloj perdis sian deĵoron kaj estas nun devigataj pli malpli vane serĉi novan vivtenan laboron. El tio rezultas suferiga problemo ne nur por la eksigitoj mem, sed ankaŭ por la Biblioteko kaj CDELI.

Martine Schneller, kvankam devigata serĉi novan laboron vivtenigan, tamen ne forlasis sian apogon al CDELI. Sensalajre ŝi plue venadas helpe katalogi librojn po unu tagon semajne. Ŝia kuraĝo kaj sindonemo pozitive impresas la bibliotekan direkcion.

La esperantistoj atestu pri sia ekzisto

En diskutoj kun la aŭtoritatoj koncerne al la aktiveco kaj situacio de CDELI ni konstatis, ke ĉe la politikistoj ekzistas tendenco al dubo pri la ekzisto de la esperantista publiko, ĉar ĝis nun ne reale mezureblis ĝia apogo, krom per donaco de arkivaĵoj. Fakte sentiĝas la manko de Asocio de la Amikoj de CDELI, per kiu povu esprimiĝi la apogo de la esperantistoj.

Tial kun la helpo de la juristino Sonia Bétrix, regula helpanto de CDELI, lau la modelo de la Association des Amis de la Bibliothèque, ni kreis la dezirindan Association des Amis du CDELI kun faka Organo Esperanto-Amikaro de CDELI.

Jen legeblas la statuto de tiu asocio. Fakte jure nur validas la franca teksto. La esperanta versio aldonita celas diskonigi tiun fondon ekster la franclingva teritorio. Pagilo de la poŝta konto 10-227495-0 Amis du CDELI, Esperanto-Amikaro de CDELI, 2300 La Chaux-de-Fonds, ebligas tuj fariĝi Esperanto-Amiko de CDELI per la sendo de jarkotizo de Fr. 30.- Esperantistoj ne loĝantaj en Svislando ankaŭ povas esprimi sian apogon per jarkotizo de po € 20.- aŭ po $ 30.- por persono. Ni esperas, ke dum la fino de la jaro 2008 aro da personoj jam povos tiel proklami sian subtenon al la tiom utila aktiveco de CDELI.

La retejo www.cdeli.org raportos

La nun kreata retejo www.cdeli.org registros la Amikojn de CDELI kun nura indiko de iliaj nomo kaj loĝloko, sen mencio de reta kaj poŝta adresoj, tio por eviti misuzon de tiuj informoj. Tiu listo pruvos la ekziston de la esperantista publiko kaj ties apogon al CDELI. En la nuna kriza situacio la rikoltitaj jar-kotizoj helpos al la salajrado de la bibliotekistino.

Eble kelkaj Amikoj deziros ne simple kontribui per jar-kotizo, sed eĉ ĉiumonate alporti regulan mon-helpon. Tio facile fareblas per pag-ordono al propra poŝta aŭ banka konto. Se tiel 24 personoj ekzemple donacos po fr 30.- monate, tio fakte ebligos salajri la bibliotekistinon po unu labortagon semajne. Tio estos granda atingo.

Kaj se pli ol 24 personoj tiel alportos sian helpon, eble ni eĉ povos garantii la normalan salajradon de nia bibliotekistino por la 2 kutimaj labortagoj en la semajno.

Se dank'al regulaj monataj kontribuoj de Amikoj de CDELI tiu miraklo realiĝos, tio konsciigos la politikistojn pri la realeco de la esperantista publiko kaj fortikigos la pozicion de CDELI en diskutoj kun la aŭtoritatoj.

Estas klare, ke nur fakajn aktivecojn temporabajn ni celas provi salajre garantii, kiel tiu de la bibliotekista funkcio aŭ de katalogisto de la periodaĵoj, kiam la biblioteko provizore paneas en la plenumo de tiu tasko. Ĉiujn aliajn aktivecojn malpli fakajn CDELI plue efektivigos dank'al la helpo de sindonemuloj, kiel tio okazis ĝis nun. La nelacigebla helplaboro de volontuloj konsistigas tre originalan forton, kiu estas pozitive konsiderata de la aŭtoritatoj kaj tre utila al CDELI mem.

Alvokoj kaj administraj informoj

Ni dankas al Svisa Esperanto-Societo, kiu favoris la dissendon de nia alvoko al la kutimaj ricevantoj de la bulteno SES informas.

Ankaŭ alvokoj estos dissendataj al aliaj publikoj, ekzemple per la franca lingvo informiĝos Chaux-de-Fonds-anoj kaj politikistoj de la kantono Neuchâtel, ktp.

Jen la kunlaborantoj, kiuj jam pretas administri la Asocion de la Amikoj de CDELI:
- La kasistan funkcion plenumos s-ino Sonia Bétrix.
- Deĵoros kiel kaskontrolantoj s-ro André Sandoz kaj s-ino Ginette Pellaton.
- S-ino Nancy Fontannaz estos la sekretario kaj s-ro Claude Gacond la prezidanto.

La Asocia adreso estas: Amis du CDELI aŭ Esperanto-Amikaro de CDELI, Bibliothèque de la Ville, Case postale 3034, CH-2303 La Chaux-de-Fonds.

La unua Ĝenerala Asembleo de la Asocio Les Amis du CDELI okazos franclingve la vendredon 15-an de majo 2009 kaj la unua Asembleo de la faka Organo Esperanto-Amikaro de CDELI okazos esperantlingve la sabaton 16-an de majo 2009. Ambaŭ renkontoj estos sekvataj de interesa kultura aranĝo. Do jam nun registru tiujn datojn en via agendo.

La Chaux-de-Fonds, la 21-a de novembro 2008, Claude Gacond kaj Nancy Fontannaz



Kiel kontribui?

Baldaŭ aperos ĉi tie klarigoj pri la diversaj ebloj sendi vian kontribuon al CDELI el Svislando kaj el aliaj landoj.




Alvoko | Kiel kontribui





© 2008-2022, Stefano Keller | www.CDELI.org | Site de l'Association des Amis du CDELI | Amis espérantophones du CDELI
Amis espérantophones du CDELI, haut de page ↑ | Esperanto