KULTURAJ KAJEROJ de la Asocio Amikoj de CDELI
CDELI
Historio
Statuto
Asocio Amikoj de CDELI
Esperanto-Amikaro de CDELI
Kontakto
Arkivaĵoj
Periodaĵoj
Filmoj, videoj
Sonarkivoj
Diversaj
Servoj
Katalogo RERO
Libroservo
Brokanta servo
Aktivecoj
Sabatoj de CDELI
Eventoj
Studoj
Le site du CDELI en français

www.CDELI.org | Kulturaj Kajeroj

www.cdeli.org - Site de l'Association des Amis du CDELI | Retejo de la Asocio Amikoj de CDELI

KULTURAJ KAJEROJ
de la Asocio Amikoj de CDELI


Enkonduke

Jam de pluraj jaroj okazas kulturaj-klerigaj sabatoj aŭ semajnfinoj en Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI), organizitaj de la Asocio Amikoj de CDELI (www.cdeli.org/eventoj).

Dum tiuj eventoj estas prezentataj temoj el la esperanta kulturo, pri ĝiaj historiaj faktoj kaj literaturo, vivo kaj agadoj de gravaj esperantistoj, metodologiaj konsiloj pri la instruado de Esperanto. Krome, ofte okazas prelegoj ankaŭ pri aliaj temoj el diversaj fakterenoj.

Indas konservi la tekstojn de tiuj valoraj prelegoj kaj diskonigi ilin, kune kun aliaj informoj pri aktivecoj okazantaj en CDELI, kio estas ne nur unu el la du plej gravaj arkivejoj en la mondo pri Esperanto kaj interlingvistiko, sed ankaŭ la ĉefa klerigejo kaj esperanto-kursejo en Svislando.

Tiel venis la ideo kunmeti en publikaĵon la prelegtekstojn de la "Sabatoj de CDELI". Rezulte, vi trovos en tiu ĉi paĝo volumojn de la KULTURAj KAJEROj de la Asocio Amikoj de CDELI (ekde Januaro 2016).

Ni esperas, ke tiu ĉi publikaĵa diskonigo de la diversaj temoj traktitaj dum prelegoj kaj kursoj ne nur permesas al partoprenintoj re-enprofundiĝi en la diskutitan temon pere de tiuj ĉi prezentaĵoj el la prelegoj, sed ĝi ankaŭ motivos aliajn pri ĉeesto en venontaj eventoj de CDELI.

Stefano Keller
Sekretario de la Asocio Amikoj de CDELI

  • KULTURA KAJERO de la Asocio Amikoj de CDELI - Januaro 2016
    - Stefano Keller: Kunkreskintaj ĝemeloj (p.3.);
    - Martine Schneller: Kiel trafe uzi la informadikan katalogon? (p.12.);
    - Richard Schneller: La esperanto-kolekto Karl Jost en Zentralbibliothek Zürich. (p.17.).


  • KULTURA KAJERO de la Asocio Amikoj de CDELI - Januaro 2017
    - Bernhard Tuider: Kolekto por Planlingvoj de la Esperantomuzeo, historio kaj evoluo, havaĵo, celoj kaj nunaj projektoj (p.1-10);
    - Claude Gacond: Ĉu esperanto progresis? (p.11-16);
    - Nicole Margot: Pri Etnismo kaj etnaj liberecoj. (p.16-20).


  • KULTURA KAJERO de la Asocio Amikoj de CDELI - Aŭgusto 2017
    - D-ro Tazio Carlevaro: CDELI FARIĜIS 60-JARAĜA (p.1-9);
    - Luc Allemand: Pri lingvaĵoj de la esperanto-junularo (p.10-13);
    - Nicole Margot: Pri Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) (p.14-15);
    - Mónika Molnár: Esperanto en la lernejo La Grande Ourse (anonco pri publikigota prelego)





© 2008-2022, Stefano Keller | www.CDELI.org | Retejo de la Asocio Amikoj de CDELI | Paĝsupro ↑ | Français