CDELI
Historio
Statuto
Asocio Amikoj de CDELI
Esperanto-Amikaro de CDELI
Kontakto
Arkivaĵoj
Periodaĵoj
Filmoj, videoj
Sonarkivoj
Diversaj
Servoj
Katalogo RERO
Libroservo
Brokanta servo
Aktivecoj
Sabatoj de CDELI
Eventoj
Studoj
Le site du CDELI en français

www.CDELI.org | Katalogo RERO | Français

www.cdeli.org - Site de l'Association des Amis du CDELI | Retejo de la Asocio Amikoj de CDELI

Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia
Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds


Katalogo de
Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI)
en la biblioteka sistemo:
"RERO" - reto de bibliotekoj en okcidenta (franclingva) Svislando




La informadika CDELI-katalogo estas parto de la katalogo "Neuchâtel et Jura", kiu mem estas parto de la pli granda katalogo RERO (seau romand = romanda reto) Catalogue RERO+.

Kiel trovi ion el la havaĵoj de CDELI en tiu informadika katalogo, RERO?

Same, kiel en la plimulto de la informadikaj bibliotekaj katalogoj tra la mondo…

1) per ŝlosilvortoj (unu vorto povas sufiĉi se ĝi estas malofta; se ne, oni aldonu duan kaj eĉ trian laŭbezone)

Ekzemple:

'Zamenhof' (468 respondoj, la 6an de oktobro 2022)
'Zamenhof paroladoj' (13 respondoj, samdate)
'Zamenhof paroladoj' 1905 (2 respondoj, samdate)

2) per la kutimaj bibliotekaj indeksoj (aŭtoroj, titoloj, nomoj de kolektoj, ...)

Ekzemple:

'Claude Gacond' (aŭtoro)
'Chmielik Tomasz' (aŭtoro)
'Kiel personeco' ... (titolo de verko)
'Stafeto' (nomo de kolekto)

Notoj

Ankaŭ la vorto 'cdeli' estas ŝlosilvorto, ĝi do ebligas per ununura klako arigi ĉiujn katalogitaĵojn de CDELI: 9516 rezultoj je la 6a de oktobro 2022.

Ne forgesu, ke la informadika katalogo entenas nur parton de la CDELI-kolektoj. La resto estas katalogita slipare kaj konsultebla surloke, en la CDELI-salono, aŭ troviĝas en la:
  • Listo de libroj katalogotaj, atendantaj katalogadon en RERO.


Aktuale Stefano Keller (kunlaboranto en CDELI), kaj unu el la bibliotekistoj de la Urba Biblioteko okupiĝas pri la katalogado en RERO, post plurjara kunlaboro de Martine Schneller. Kaze de neceso por pliaj informoj koncerne la uzon de la katalogo RERO: kontaktu nin per la reta kontaktilo, ĝi estas malsupre sur nia paĝo: Kontakto, kie ankaŭ la telefonnumero de CDELI estas indikita.

Por serĉi en la RERO-katalogo, enskribu via(j)n serĉvorto(j)n en la serĉ-spacon/linion meze de la paĝo: https://bib.rero.ch/rbnj
kiu ekzistas france, germane, itale, angle:

https://bib.rero.ch/rbnj Serĉo en RERO






© 2008-2022, Stefano Keller | www.CDELI.org | Katalogo RERO | Katalogo RERO, paĝsupro | Français