- la kotizoj;
- la gajnoj rezultantaj el specialaj agadoj aŭ manifestacioj, kiujn ĝi organizas;
- la donacoj, la testamentaĵoj, la kontribuoj publikaj aŭ privataj;
- aliaj eblaj mongajnoj.
Persone la membroj neniel respondecas pri la ŝuldoj de la Asocio. Tiu ĉi ne respondecas pri la ŝuldoj de siaj membroj.
Artikolo 9a Akcepto
Pri akcepto de la membroj zorgas la Komitato.
Artikolo 10a Demisio kaj eksigo
Iam ajn membro rajtas anonci sian eliron el la Asocio. Elira anonco ne sendevigas demisiinton el la propra plenumo de la financaj devoj por la koncerna jaro. La Ĝenerala Asembleo rajtas, sen motiv-indiko, eksigi el la Asocio membron ne plenumantan siajn devojn, agantan nekonforme al la celoj de la asocio aŭ praktikantan aktivecojn kontraŭajn al ĝia bono.
Artikolo 11a Organizado
La Asocio entenas la sekvajn organojn:
- la Ĝenerala Assembleo;
- la Komitato;
- la Fakaj Organoj;
- la Kontrevizoroj.
Artikolo 12a Ĝenerala Asembleo
La Ĝenerala Asembleo konstituas la supran povon de la Asocio. Ĝiajn kompetentojn donas la leĝo kaj la artikolo 13-a de la nuna statuto. La Ĝenerala Asembleo kuniĝas almenaŭ po unu fojon jare. Eksterordinara Asembleo povas esti kunvokita fare de la Komitato aŭ sekve al la peto de du trionoj de la membroj de la Asocio. La kunvokilo estu sendita al la membroj fare de la Komitato 20 tagojn antaŭ la dato de la Ĝenerala Asembleo. Kaze de eksterordinara Asembleo petita de parto de la membroj la dato kaj la tagordo estos interkonsente fiksitaj kun la reprezentantoj de la petintoj.
La Ĝenerala Asembleo valide kunsidas, kia ajn estas la nombro de la ĉeestantaj membroj. Ĝiaj decidoj validas laŭ simpla plimulto de la partoprenantoj. Ĉiu membro disponas je po unu voĝo, la prezidanta voĝo intervenas kaze de voĝ-egaleco. La Ĝenerala Asembleo decidas nur pri la objektoj notitaj en la tagordo. Tamen ĝi rajtas decidi pri objekto ne troviĝanta en la tagordo, se la plimulto de la ĉeestantaj membroj tion akceptas.
Artikolo 13a Kompetentoj de la Ĝenerala Asembleo
La kompetentoj de la Ĝenerala Asembleo jenas:
- nomumo de la Komitato, de la Prezidanto kaj de la Vic-prezidanto;
- nomumo de la Kontrevizoroj;
- akcepto de la raportoj, kontoj kaj buĝeto;
- diskuto de la objektoj submetitaj je ĝia ekzameno fare de la Komitato;
- akcepto de kreotaj fakaj Organoj, kies celo estas statute precizigita kaj akcepto de iliaj raportoj, kontoj kaj buĝeto;
- propono de precizaj agadoj al la Komitato;
- nomumo de eventualaj honoraj membroj;
- akcepto de ĉia modifo aŭ revizio de la statuto;
- fikso de la jarkotizo.
Artikolo 14a Komitato
La komitato estas la plenuma organo de la Asocio. Ĝi reprezentas ĝin ĉe la ceteruloj. Ĝi prizorgas bonan funkciadon de la Asocio.
Ĝi konsistas minimume el kvin membroj kaj rajtas alelekti pliajn membrojn. Ĝi kunsidas minimume dufoje en la jaro. La direkcio de la Biblioteko de la Urbo kunsidas kun konsulta voĉo. La membroj de la Komitato nomumitaj de la Ĝenerala Asembleo estas elektitaj por kvarjara periodo.
La Komitato mem konstituiĝas.
Artikolo 15a Devoj de la Komitato
Interalie la Komitato havas la sekvajn oficpovojn. Ĝi:
- administras kaj vivigas la Asocion;
- pretigas kaj kunvokas la Ĝeneralan Asembleon kaj la aliajn kunsidojn de la Asocio;
- administras la financojn;
- reprezentas la Asocion ĉe la ceteruloj per la subskribo de du el siaj membroj.
Aldonaj kompetentoj estas atribuitaj al la Komitato. Ĝi rajtas kunoficigi ĉiujn kunlaborantojn, kiujn ĝi opinias necesaj al la plenumo de siaj taskoj.
La Komitato decidas kun la konsento de la autoritatoj pri la avantagoj, kiujn la membroj de la Asocio rajtas profiti.
Artikolo 16a La Fakaj Organoj
1. La Amikoj esperantlingvaj de CDELI (esperante: Esperanto-Amikaro de CDELI) alportas sian apogon al la Asocio koncerne al esperanto. En rilato kun la esperantlingvaj asocioj kaj eldonejoj kaj kun korespondantoj, ili laboras al la riĉigo de la kolektoj de CDELI. Per libro-servo kaj organizo de kursoj, seminarioj kaj kolokvoj ili alportas sian didaktikan apogon al la publiko studanta kaj praktikanta esperanton kaj kontribuas al la kultura radiado de CDELI ĉe la regiona nivelo kaj en la esperanto-mondo. Tiuj aktivecoj disvolviĝas normale en esperanto kaj ofte interrete. Sed la agadraportoj al la Ĝenerala Asembleo estas prezentataj franclingve.
2. Aliaj Fakaj Organoj rajtas konstituiĝi konforme al la artikolo 13-a de la nuna statuto.
Artikolo 17a Kontreviziado
La revizoroj elektiĝas por kvarjara periodo. Ili povas plenumi maksimume tri sinsekvajn mandatojn.
Artikolo 18a Reviziado de la statuto
La nunan statuton rajtas revizii iam ajn la ĝenerala Asembleo.
Tiu punkto devas listiĝi en la tagordo kaj la societanoj devas ricevi la statutan tekston kaj la proponitajn modifojn.
Punkta modifo rajtas esti voĉdonita je simpla plimulto. Kontraŭe plimulto de du trionoj de la membroj estas necesa por plena revizio.
Artikolo 19a Dissolvo
La dissolvo de la Asocio povas esti decidita de du trionoj de la ĉeestantaj membroj. La dissolvo devas esti antaŭe anoncita kaj troviĝi en la tagordo. Kaze de dissolvo la havaĵoj de la Asocio estos verŝsitaj al la Biblioteko de la Urbo.
Artikolo 20a Administra jaro
La administra jaro koincidas kun la kalendara jaro.
La nuna statuto estis adoptita de la Asembleo konstitua okazinta en La Vue-des-Alpes (ĉe La Chaux-de-Fonds), la 12an de oktobro 2008.
Ĝi tuj ekvalidas.
Por la asembleo konstitua:
Claude Gacond, la prezidanto Nancy Fontannaz, la sekretario
Grave: Jure nur validas la franclingva versio de la statuto.
|